Opština Dojran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Opština Dojran

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 22° 44′ O (mapo)41.1822.73Koordinatoj: 41° 11′ N, 22° 44′ O (mapo) [+]
Alto 159 m [+]
Areo 129,16 km² (12 916 ha) [+]
Situo de Opština Dojran
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dojran Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Opština Dojran ( Makedona: Oпштина Дојран) estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. En la jaro 2002 estis 3426 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas loĝloko Star Dojran.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

la lago Dojran

Opština Dojran havas areon de 129,16 km² kaj situas en la Sudorienta regiono. Ĝi situas norde kaj okcidente de la bordoj de natura [[lago Dojran en la montoj Belasica. La alteco estas ĉirkaŭ 150 - 700 m. Dosiero:Map of Dojran Municipality.svg|eta|Opština Dojran]] La teritorion trapasas de nordokcidento al sudoriento la Regiona Vojo R1105 de la urbo Valandovo ĝis la limo kun Grekio. Regionaj vojoj R1109 kaj R11050 konektas al ĝi.

La komunumo konsistas el entute 13 vilaĝoj, kiuj estas:

Durutli, Gopčeli, Kurtamzali, Nikolić, Novi Dojran, Organdzali, Sevendekli, Sretenovo, Furka, Crničani, Čaušli, Džumabos, Star Dojran.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Dojran

Opština Bogdanci okcidente kaj Opština Valandovo norde. La ŝtata limo kun Grekio transiras la sudorienton.

Ĉirkaŭ Opština Dojran
Valandovo
Bogdanci Opština Dojran Grekio
Grekio

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 3426 homoj.

El la totala nombro, 2.771 estis makedonoj (77,09 %), 159 Serboj (8,08 %), 399 Turkoj (11,73 %) kaj aliaj.

Laŭ religio: Ortodoksaj 2.916, islamanoj 483 kaj aliaj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Дојран en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf