Opština Lipkovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Lipkovo
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1307
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 308  (2021) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 21° 34′ O (mapo)42.1621.57Koordinatoj: 42° 10′ N, 21° 34′ O (mapo) [+]
Alto 542 m [+]
Areo 267,82 km² (26 782 ha) [+]
Opština Lipkovo (Nord-Makedonio)
Opština Lipkovo (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Lipkovo
Opština Lipkovo
Situo de Opština Lipkovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lipkovo Municipality [+]
vdr

Opština Lipkovo (albane Komuna e Likovës) estas unu el la 6 komunumoj de la nordorienta regiono kaj ankaŭ unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. En 2002 vivis 27 058 loĝantoj. La plejmulto de la loĝantaro, ĉirkaŭ 97% estas albanoj. Administra centro de la komunumo de la vilaĝo de Lipkovo.

Opština Lipkovo

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Opština situas en la nordo de Norda Makedonio en la okcidenta parto de la regiono. La areo estas 267,82 km². Ĉirkaŭ tra la centro de la teritorio fluas de okcidento al oriento la rivero Lipkovska Reka. La centra parto de la teritorio situas en la malaltebenaĵo de tiu rivero je alteco de ĉirkaŭ 400 - 500 m sl. En la nordo proksime al la limo kun Kosovo en la monto Crna gora ĝi atingas ĝis 1350 m. Okcidente en Skopska montaro Crna Gora ĝi atingas altecon de pli ol 1600 metroj super marnivelo.

Najbaraj municipoj estas: Opština Kumanovo en la oriento, Opština Aračinovo en la sudo, Opština Butel kaj Opština Gazi Baba en la sudokcidento kaj Opština Chucher Sandevo en la okcidento. Krome, ĝi limas al la serba municipo de Preševo kaj al la municipo Vitino de Kosovo en la nordo.

Opština konsistas el 23 vilaĝoj, kiuj estas:

Nomo Makedona Albana Nomo Makedona Albana
Alaševce Алашевце Allasheci Matejče Матејче Mateçi
Belanovce Белановце Bellanoci Nikuštak Никуштак Nikushtaku
Vaksince Ваксинце Vaksinca Opae Опае Opaja
Vištica Виштица Vishtica Orizari Оризари Orizarja
Glažnja Глажња Gllazhnja Otlja Отља Hotla
Gošince Гошинце Goshinca R'nkovce Р’нковце Hërkoci
Dumanovce Думановце Dumanoci Ropalce Ропалце Ropalca
Zlokukjane Злокуќане Zllakuçani Runica Руница Runica
Izvor Извор Izvori Slupčane Слупчане Sllupçani
Lipkovo Липково Likovë Straža Стража Strazha
Lojane Лојане Llojani Strima Стрима Strima
Lukare Лукаре Lukare

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Липково en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf