Opština Butel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Opština Butel

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 1000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 21° 28′ O (mapo)4221.47Koordinatoj: 42° 0′ N, 21° 28′ O (mapo) [+]
Alto 555 m [+]
Situo de Opština Butel
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Butel Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Opština Butel

Opština Butel (Makedona: Бутел; Albana: Buteli) estas unu el la 10 komunumoj, kiuj konsistigas la ĉefurbon Skopje.Tamen, ĝi ankaŭ estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. En 2002 tie vivis 36 154 loĝantoj.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Opština Butel

Opština Butel situas en la regiono Skopje, en la centra parto de Skopje. Ĝia areo estas 60,79 km².

La alteco en la komunumo estas ĉirkaŭ 300 m ĝis ĉirkaŭ 1600 m. La areo estas mallarĝa kaj longforma de nordo al sudo en la longo de ĉirkaŭ 15 km. La suda parto situas en la sudo de la rivero Vardar kaj etendiĝas ĝis la urbocentro. La norda parto leviĝas en la montojn Skopská Černá Hora.

La komunumon en la suda parto trapasas la aŭtovojo A2 / E65 kaj ankaŭ la fervoja linio.

La komunumo konsistas el 4 vilaĝoj - Ljubanci, Vizbegovo, Radišani, Ljuboten - kaj 4 urboj - Butel I, Butel II, Radišani kaj Ljuboten-vojo.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Gazi Baba en la sudoriento, Opština Čair en la sudo, Opština Karpoš kaj Opština Šuto Orizari en la sudokcidento, Opština Čučer-Sandevo en la nordokcidento kaj Opština Lipkovo en la nordoriento.

Ĉirkaŭ Opština Butel
Čučer-Sandevo Lipkovo
Opština Butel
Karpoš kaj Šuto Orizari Čair Gazi Baba

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 36.154 homoj.

El la totala nombro, 9.107 albanoj (25,19 %), 22.506 makedonoj (62,25 %), 1.304 turkoj (3,61 %), 1.033 Serboj (2,86 %) kaj la ceteraj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Бутел en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf