Opština Zelenikovo
Opština Zelenikovo | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Skopjo | ||
Poŝtkodo | 1053 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 361 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 53′ N, 21° 35′ O (mapo)41.88305555555621.589444444444Koordinatoj: 41° 53′ N, 21° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 480 m [+] | ||
Areo | 176,95 km² (17 695 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zelenikovo Municipality [+] | |||
Opština Zelenikovo estas unu el 80 komunumoj en Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 3 361 homoj[1][2] sur areo de 176,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas de la vilaĝo Zelenikovo.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Opština situas en la sudo de Skopjo regiono kaj ĝia areo estas 176,95 km². La nordorienta parto de la teritorio situas en la malaltebenaĵo de la rivero Vardar. La alteco estas jam ĉirkaŭ 230 m. Aliaj partoj de la vilaĝo altiĝas al la montoj. Ĉe la okcidenta rando ĝi atingas altecon de 1588 m (Monto Kitka), sed ĉe la suda rando ĝi estas ĝis 1935 m (Monto Lisec).
Sur la teritorio de la komunumo estas nur vojoj de loka graveco. Nur en la norda parto estas la ĉefŝoseo R 2131, kiu kondukas al Skopjo.
Paralele al la rivero Vardar, ekzistas fervoja linio de Skopje al Veles. Ekzistas entute 5 fervojaj haltoj sur la teritorio de opština.
Opština Zelenikovo konsistas entute el 14 vilaĝoj:
Zelenikovo, Vražale, Gradovci, Gumalevo, Dejkovec, Dobrino, Novo Selo, Orešani, Pakoševo, Paligrad, Smesnica, Strahojadica, Taor kaj Tisovica.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Petrovec en la nordoriento, Opština Veles en la oriento, Opština Caska de la sudo kaj Opština
Studenicani la okcidento.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (makedone) kaj
- ociciala paĝo en la retejo Facebook (same makedone)
Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Зелениково en la makedona Vikipedio.