Opel Ampera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opel Ampera, hibrida aŭtomobilo

Opel Ampera estas hibrida veturilo de Opel, kiu aĉeteblas ekde 2011. Ĝi estas preskaŭ la sama kiel Chevrolet Volt.

Male al tradiciaj hibridaj veturiloj, Ampera estas pelata rekte per elektro. La enkonstruita brulmotoro servas nur por ŝargado de la baterio, kiel generatoro.

La elektromotoro de Opel Ampera havas la povumon de 110 kW (150 ĈP) kaj turnomomanton de 370 Nm. (Por komparo: la 1,8-l-a 103-kW-a (140-ĈP-a) benzinmotoro de Opel Insignia havas 175 Nm, la 2,8-l-a 190-kW-a (260-ĈP-a) motoro havas 350 Nm.)

La litia-jona baterio kun 16 kWh ebligas atingopovon de 60 km, kun la brulmotoro 500 km. La brulmotoro povas uzi benzinon aŭ E 85.

La akcelo de 0 al 100 km/h okazas en 9 sekundoj, la rapideco maksimuma estas 161 km/h.

La produktanta firmao informas pri konsumo de 1,6 l/100 km por la unua 100 km, ĉiuj pliaj 100 km – sen bateria ŝargo – konsumas ĉ. 4,8 l/100km.

Opel Ampera estis prezentita en marto de 2009 en la Ĝeneva aŭtomobila ekspozicio.