OpenProject
OpenProject | |
---|---|
Lasta stabila versio | 15.1.0 |
Programlingvo | Ruby |
Permesilo | GPLv3 |
Retejo | www |
OpenProject estas ret-bazita projekta administra sistemo por loko-sendependa teama kunlaborado.[1][2]
Ĝi estas libera malfermitkoda programo, eldonita sub la permesilo GNU Ĝenerala Publika Permesilo Versio 3 (GPLv3). Ĝi disponeblas kiel senpaga komunuma eldono kaj pagenda Entreprena eldono por nubo kaj en propra servilo de uzanto. Evoluadon plejparte faras OpenProject GmbH.
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]- spurado de cimoj
- dokumenta administrado
- forumo
- projektaj novaĵoj
- projektaj templinioj
- spurado de problemoj
- projekta administrado kaj mejloŝtonoj
- tempo-registrado
- vikio
OpenProject Foundation
[redakti | redakti fonton]La OpenProject Foundation estis establita fare de la programistoj kaj uzantoj de OpenProject en Oktobro 2012.[3] Fondinte la asocion en aprilo 2013, ĝi estis registrita (VR 32487) en Junio en la registro de la Amtsgericht (loka tribunalo) de Charlottenburg-Wilmersdorf (distrikto de Berlino).
La asocio disponigas organizan kadron por teĥnikaj decidoj kaj la disvastigo, akcelo, kaj daŭrigo de disvolvo de la tutmonda komunumo kaj de plentempa evolua teamo, financita fare de la membroj de la OpenProject Foundation.
La asocio ne celas proprajn ekonomiajn celojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]OpenProject estas evoluigata ekde 2010 kun ĝia devenprojekto ChiliProject.[4] La komenca instigo por ĉi tiu forko estis la rendimentaj, sekureca kaj alirebleca postuloj de la fondaj membroj de OPF, kiuj ne povus esti facile atingitaj per aldonaĵoj por aŭ Redmine aŭ ChiliProject.
Premioj
[redakti | redakti fonton]En Aŭgusto 2011, OpenProject gajnis la unuan premion en la kategorio "Plejbona praktiko" de la malfermkoda konkurso de la Berlina Teknologia Fondaĵo "La estonteco de Berlino estas malfermita".[5]
En Aprilo 2018, OpenProject gajnis la INNOVATIONSPREIS-IT 2018 de la Iniciato Mittelstand en la kategorio Malfermitkoda programaro.[6]
En oktobro 2018, OpenProject venkis arĝentan premion en la Open Source Business Award (OSBAR, "OpenSource-Oscar").
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Projekte im Griff. Arkivita el la originalo je 2014-04-15. Alirita 2023-11-02 .
- ↑ OpenProject. Arkivita el la originalo je 21 August 2017.
- ↑ OpenProject: Team collaboration redesigned (angle).
- ↑ The difference between Chiliproject and OpenProject.org.
- ↑ Ideen- und Best-Practice-Wettbewerb zu Open Source/Open Standards. Arkivita el la originalo je 202-10-19.
- ↑ https://imittelstand.de/themen/topthema_111879.html; interview: https://www.imittelstand.de/themen/topthema_111918.html