Opština Centar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Centar
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Skopjo
Komunumaro Granda Skopjo
Poŝtkodo 1000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 893  (2021) [+]
Loĝdenso 5 837 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 21° 25′ O (mapo)42.00228621.421212Koordinatoj: 42° 0′ N, 21° 25′ O (mapo) [+]
Alto 247 m [+]
Areo 7,52 km² ( 752 ha) [+]
Opština Centar (Nord-Makedonio)
Opština Centar (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Centar
Opština Centar
Situo de Opština Centar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Centar Municipality [+]
vdr
Skopjo - Opština Centar

Opština Centar (Makedona: Центар, la "centra komunumo") estas unu el la 10 komunumoj, kiuj konsistigas la la komunumaron Granda Skopjo, kune reprezentantaj la ĉefurbon Skopjo, kaj unu el sume 17 komunumoj, kiu konsistigas la statistikan regionon Skopjo. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 43 893 loĝantoj sur areo de 7,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 837 loĝantoj/km². La plej gravaj ŝtataj institucioj de Nord-Makedonio situas en la "centra komunumo". Tamen, la historia urbocentro de Skopjo troveblas en la komunumo Čair iom pli nordoriente.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Opština Centar situas en la regiono Skopje, en la centra parto de Skopje. Ĝia areo estas 7,52 km².

Najbaraj municipoj estas:

Opština Karpoš okcidente, Opština Čair nordoriente, Opština Gazi Baba oriente, Opština Aerodrom sudoriente kaj Opština Kisela Voda sude.

Opština Centar konsistas el entute 12 urbaj distriktoj:

la samnoma urbodistrikto Centar kaj krome la distriktoj Kapištec, Prolet, Bunjakovec, Madżir Maalo, Debar Maalo, Novo Maalo, Pajko Maalo, Vodno, Krńevo, Park Maalo kaj Tasino Češmiče.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 45 412 homoj.

El la totala nombro, 1 465 albanoj (3,23 %), 38 778 makedonoj (85,39 %), 492 Turkoj (1,08 %), 2 037 Serboj (4,49 %) kaj la ceteraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Центар en la makedona Vikipedio.

Opština Centar
Opština Centar

Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php