Ora Seĝo
Aspekto
La Ora Seĝo (aŭ Trono) estas tiu (nun jam) ceremonia seĝo de la aŝantia reĝo (reganto), sur kiu oni kronas lin reĝo de la aŝantioj.
Laŭ la legendoj, ĝi malsupreniris el la ĉielo kaj surteriĝis antaŭ la unuan aŝantian reĝon Osei Kofi Tutu la 1-an. La seĝo ĝis hodiaŭ ekzistas kaj povas sidi sur ĝi nur la aŝantia reĝo. Ĝi estas el oro kaj ĝi neniam povas tuŝi la teron.