Saltu al enhavo

Osei Kofi Tutu la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osei Kofi Tutu la 1-a
Persona informo
Naskonomo Osei Kofi Tutu
Naskiĝo 30-an de novembro 1659 (1659-11-30)
en Anyinam
Morto 1-an de januaro 1717 (1717-01-01) (57-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Ganao Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Oyoko (clan) vd
Patro Owusu Panyin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maanu Kotosii (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Nyako Kusi Amoa (en) Traduki kaj Kyirama (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Owusu Afriyie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo Asantehene (en) Traduki (1701–1717)
monarko (1680–1717) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osei Kofi Tutu la 1-a (aŭ Otumfuo Osei Tutu) estis la fondinto de la Aŝantia Reĝlando. Li iĝis gvidanto de urbo Kumasi en 1675, posteulante sian onklon Obiri Yeboah. Kun la helpo de pafiloj de la eŭropaj komercistoj – interŝanĝitaj je oro, sklavoj – li grave ekspandis la potencon de la urbo-ŝtato. Li gvidis aliancon de aŝantiaj ŝtatoj kontraŭ la regiona hegemono de la Denkyira-popolo, venkinte ilin. Poste – per armiloj kaj diplomatio – li atingis fidelec-deklarojn de la aliaj aŝantiaj urbo-ŝtatoj al Kumasi. Dum lia kariero lin helpis la religia gvidanto Okomfo Anokye.

La Aŝantia Reĝlando oficiale estis formita en 1701 kaj Osie Tutu estis kronita al „Asantehene” (aŝantia reĝo). Li tenis sian pozicion ĝis sia morto en 1717 en batalo kontraŭ Akyem.

La religia gvidanto Okomfo Anokye kreis la Oran Seĝon kiel enkorpigon de la reĝa potenco de Asantehene. Li ankaŭ kreis konstitucion por la sekvaj jarcentoj.