Orcelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orcaella)
Irrawaddy dolphin-Orcaella brevirostris by 2eight
Cetacea range map Irrawaddy Dolphin
Anim1018 - Flickr - NOAA Photo Library

La orceloj (Orcaella) estas genro de cetacoj kiu enhavas du membrojn: nome la Kurtkapa orcelo (Orcaella brevirostris) kaj la Aŭstralia orcelo (Orcaella heinsohni). Tiu ĉi genro estis delonge konsiderita monotipa kun ununura specio de Kurtkapa orcelo; sed en 2005 supozitaj populacioj de Kurtkapa orcelo kiu loĝis en la regiono de Aŭstralio/Nov-Gvineo estis trovitaj tre diferencaj kaj estis deklarita aparta nova specio kaj nomita Aŭstralia orcelo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La orceloj (Orcaella) enhavas du el la 35 specioj de oceanaj delfenoj kiuj formas la cetacan familion de Delfenedoj.[1] La filogenetika statuso de Orcaella estis delonge konfuza. Kvankam la orceloj kunhavas similajn eksterajn trajtojn kun la Monodonedoj (narŭaloj)[2] genetika studo estrita de Arnason kaj Gretarsdottir identigis la 'Iravadian delfenon' kiel certaj delfenedoj. En tiu studo, la filogenetika informaro akirita el tre ripetita DNA (hrDNA) komponanto karaktera de ĉiuj cetacoj montris, ke la genro "Orcaella" kunhavas proksimajn rilatojn kun la Delfenedoj pli ol kun la Monodonedoj.[3]

Ĵusaj molekulaj analizoj indikis, ke la genro "Orcaella" estas tre proksime rilata al la orko de la genro "Orcinus", ambaŭ el kiuj kune formas la subfamilion Orcinenoj.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evans, Peter G.H. (1984). Macdonald, D., ed. The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File. pp. 180–185. ISBN 0-87196-871-1
  2. Ross, G. J. (2006). Review of the conservation status of Australia's smaller whales and dolphins. Department of the Environment and Water Resources.
  3. Arnason U., Gretarsdottir S.. 1992. Evolution of the common cetacean highly repetitive DNA component and the systematic position of Orcaella brevirostris. Journal of Molecular Evolution 34: 201-208.
  4. LeDuc, R.G., Perrin, W.F., Dizon, A.E. (1999). Phylogenetic relationships among the delphinid cetaceans based on full cytochrome b sequences. Marine Mammal Science 15, 619–648.
  5. May-Collado, L., Agnarsson, I. (2006). Cytochrome b and Bayesian inference of whale phylogeny. Molecular Phylogenetics and Evolution 38, 344-354.