Orci
Orci estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Kaposvár.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 7461
- Telefonprefikso: 82
Situo
Orci situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kaposvár troviĝas 10, Igal 20, Dombóvár 26, Sásd 29 km-ojn.
Historio
Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1332 laŭ tiama hungara ortografio "Orcze". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1959 kolĥozo funkciis. Vilaĝservoj estas lernejo, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, policano.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo el la 18-a jarcento, en la 20-a jarcento pligrandiĝis
- kalvinana preĝejo de 1847
- fiŝkaptista lago
Famuloj
En Orci naskiĝis ministro István Kolber.
Fontoj
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.falvak.hu