Ordeno de Sankta Olavo
La Reĝa Norvega Ordeno de Sankta Olavo (norvege Den Kongelige Norske St. Olavs Orden) estas norvega kavalira ordeno establita la 21-an de aŭgusto 1847 de la reĝo Oskaro la 1-a. Ĝi estis nomita omaĝe al la reĝo Olavo la 2-a de Norvegio, poste konita kiel Sankta Olavo.
La ordeno entenas kvin rangojn. Ĝi estis atribuita proksimume 5000 fojojn ekde sia kreado.