Orelfungo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orelfungo (Gyromitra esculenta) estas fungo-specio kiu apartenas al la kokonfungoj, konsiderata tre bongusta se matura, sed mortiga venena se kruda. Kiam matura, ĝi havas fortan facile rekoneblan aromon kaj teksturon similan al krabviando. Ĉirkaŭ 90 procentoj de orelfungaj toksinoj estas giromitrino, kiu estas mortiga ĉela toksino, sed facile volatila kaj akvosolvebla. La orelfungo estas facile rekonebla pro sia bruna, kava, tre sulka kaj neregule forma mantelo. Ĝi kreskas printempe kaj somerkomence, precipe en sablaj arbaroj en lokoj kie la grunda surfaco estas rompita. La orelfungo estas ĉefe manĝata en Rusio kaj Finnlando. Ekzemple, ĝi estas evitita en Svedio kaj Mezeŭropo. En Finnlando, ĝi estas vendita kaj kruda kaj kuirita, kaj orelfungoj venditaj krudaj devas ĉiam veni kun averta teksto kaj instrukcioj por kuirado, kiu forigas preskaŭ ĉion el la veneno.

Preparo por manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Unue, oni devas forigi la sablon, kiu povas esti en la faldoj de la orelfungo - ĝi ne estas agrabla manĝante. Tiam la fungo estas boligita dufoje dum kvin minutoj en multe da bolanta akvo, kiu poste ne estas uzata. Post ĉiu kvinminuta boltempo, la orelfungo estas lavita. Ankaŭ tiu lavakvo ne estas reuzata.

Malgraŭ kuirado, iom da veneno ĉiam restas en la orelfungo, do manĝi orelfungon kun pluraj sinsekvaj manĝoj ne rekomendas. Pro la sama kialo, manĝi orelfungon tute ne rekomendas por infanoj, gravedaj virinoj aŭ laktonutrantaj virinoj.