Organizaĵo por Libera Papuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organizaĵo por Libera Papuo
liberiga movadoorganizaĵo
Komenco 1965 vd
Lando(j) Indonezio vd
Ideologio

revolucia naciismo • kontraŭkapitalismokontraŭimperiismo • kontraŭkoloniismo

vdr
La malpermesita flago pri separatiĝo de Okcidenta Papuo

La Organizaĵo por Libera Papuo (indonezie Organisasi Papua Merdeka, mallongigite OPM) estis establita en 1964 post la transpreno de Okcidenta Nov-Gvineo fare de Indonezio kun la celo de separatiĝo kaj sendependeco de Okcidenta Papuo de Indonezio.

La movado ne havas centran gvidadon, ekzistas armea brako kaj politika brako.[1] Dum ili estis oficiale nur konfliktinstigistoj, Okcidenta Papuo iĝis armea scenejo de operacioj. La nura suspekto esti proksima al la movado OPM sufiĉis por tuja mortigo. Miloj da papuanoj fuĝis de la venĝaj agoj de la indonezia armeo. Almenaŭ 100 000 homoj mortis. La milita papua konflikto ankoraŭ okazas kaŝe de la okuloj de la internacia publiko. Kontraste al la movado OPM, la indonezia armeo povis vastigi sian influon kaj nun estas implikita en preskaŭ ĉiuj ekonomiaj projektoj en Okcidenta Papuo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]