Organon der Heilkunst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organon der Heilkunst
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Samuel Hahnemann
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro medicinofilozofio
vdr

Organon der Heilkunst (latine: organum, ilaro) aŭ Ilaro de la kuracarto estas verko de Samuel Hahnemann kaj la baza verko de la homeopatio. Ĝi estis eldonita ses fojojn, ĉiam kun grandaj novaĵoj kaj aldonaĵoj.

Jam la unua eldonaĵo enhavis partojn de jam publikigitaj tekstoj de Hahnemann. Por prepari la sekvajn eldonaĵojn, li uzis ekzemplojn, aldonis frazojn, forstrekis aliajn kaj gluis paperetojn kun tute novaj paragrafoj. Sed li neniam havis sufiĉe da tempo por krei unuopan verkon, tial la ilaro en la postaj eldonaĵoj montras flikitan strukturon. Ene de unu frazo ekzistas foje partoj, kiuj estas 20 jarojn pli malnova ol la cetero kaj montras diversajn evoluojn. Tial eblas ke nuntempuloj diversopiniaj rilatas al la sama verko de Hahnemann.[1]

Pro la dogmateca baza tono de la postaj eldonaĵoj la ilaro estas ofte nomita la "Biblio de la homeopatio".[2] La kvina eldonaĵo montras interalie diversajn verbajn insultojn de Hahnemann kontraŭ kaj aliaj kuracistoj kaj homeopatoj nefidelemaj.[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Ilaro de la kuracarto enhavas en la sesa eldono du antaŭvortojn, enkondukon kaj 291 paragrafojn, kiuj montras la pincipojn de kuracado kaj de homeopatio. En la enkonduko kaj en multaj piednotoj la homeopatio estas kontraŭita al la tradicia medicino kaj nomita la nura "racia kuracarto".

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • La unua eldono okazis en 1810, sub la titolo Organon der rationellen Heilkunde (Ilaro de la racia kuracarto).
  • La kvara eldono okazis en 1829. En ĝi Hahnemann ankoraŭ ne skribis pri vivoforto aŭ principo kiel en la sekvaj eldonoj, sed pri estado (Befinden) aŭ homa estado (Menschenbefinden), al kio homeopataj kuraciloj efikus.
  • La lasta eldono antaŭ la morto de Hahnemann estis la kvina de 1833.
  • La sesan kaj lastan eldonon, Hahnemann finpretigis manskribe, sed ĝi estis publikigita nur longe post lia morto, en 1921, fare de Richard Haehl. De tiam tiu lasta sesa eldono de la "Ilaro" estas la baza verko de la homeopatio. En 1992 eldoniĝis tekstkritika eldono de tiu lasta eldonaĵo. Laŭ tiu ĉi la transskribo de la manuskripto fare de Haehl verŝajne ne estus laŭ la ideoj de Hahnemann. Verŝajne Hahnemann celis eldoni version malplilongigitan de la longa enkonduko kaj entute malpli dika.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Matthias Wischner: Kleine Geschichte der Homöopathie, Forum Homöopathie, KVC Verlag Essen 2004, ISBN 3-933351-41-3
  2. Robert Jütte: Geschichte der Alternativen Medizin. Von der Volksmedizin zu den unkonventionellen Therapien von heute. C.H. Beck Verlag, München 1996. ISBN 3-406-40495-2, S. 181

Interretaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Samuel Hahnemann: Organon der Heilkunst. Standardausgabe der 6. Auflage. Hrsg.: J. M. Schmidt. Haug, Heidelberg 1996/1999
  • Samuel Hahnemann: Organon-Synopse. Die 6 Auflagen von 1810-1842 im Überblick. Hrsg.: B. Luft u. M. Wischner. Haug, Heidelberg 2001
  • Jacques Baur, Wolfgang Schweitzer: Ein Buch geht um die Welt. Die kleine Geschichte des Organon des Dr. Ch. F. Samuel Hahnemann. Haug, Heidelberg 1979
  • Komentarioj:
    • Matthias Wischner: Organon-Kommentar. KVC-Verlag, Essen 2001/2005
    • James Tyler Kent: Kent´s Organon-Kommentar. Übersetzt von Max Tiedemann. Verlag des Niedersächsischen Institut für homöopathische Medizin e. V., Celle 1994
  • Lingvaj prilaboroj:
    • Theo Raspe: Hahnemann's Organon. Kurzgefaßt, in heutiger Sprache, Barthel & Barthel, Schäftlarn 1996
    • Ulrich Kohler: Hilfe zu Samuel Hahnemanns Organon der Heilkunst. Hahnemann Institut, Greifenberg 1999
    • Josef M. Schmidt: Organon der Heilkunst. Neufassung mit Systematik und Glossar. Elsevier, München 2003
    • Günter Macek: Organon 6 der Heilkunst, Lern- und Arbeitsbuch - Gesamtausgabe. Irl-Verlag, 2007
    • Georg Haehn: Samuel Hahnemanns Einführung in die Homöopathie. Norderstedt 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]