Populus deltoides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orient-amerika nigra poplo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orient-amerika nigra poplo
Populus deltoides
Populus deltoides
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Poploj Populus
Populus deltoides
W.Bartram ex Humphry Marshall
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La orient-amerika nigra poplo (Populus deltoides) estas falfolia arbo el sekcio de nigraj poploj (Aigeiros), kiu estas indiĝena en la nordaj kaj orientaj partoj de norda Ameriko, precipe en la orienta, centra, kaj sudokcidenta Usono, la plej suda parto de orienta Kanado, kaj nordorienta Meksiko. Ĝi apartenas al la plej altaj kaj plej rapide kreskantaj arboj oriente de la Roka Montaro. Pro la abunde estiĝantaj kotonsimilaj grajnolanoj, la angla lingvo nomas ĝin Eastern Cotton Wood (orienta kotonligno). Post alporto en Eŭropo, estiĝis pro hibridiĝo kun eŭropa nigra poplo (Populus nigra) la arbarekonomie grava bastarda nigra poplo (Populus × canadensis).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Folioj de subspecio P. deltoides monilifera
Grajno"lano"

La orient-amerika nigra poplo altas 20–40 m, kelkfoje eĉ ĝis 58 m, tiel ĝi estas unu el la plej grandaj nordamerikaj falfoliaj arboj. Ĝi havas larĝan, maldensan kronon, similas al eŭropa nigra poplo (Populus nigra). Ĝia trunko povas atingi la diametron de 1,8 m, ĝia laŭbo estas larĝa.

La arboŝelo estas komence flavete verda, arĝente bril-blanka, glata aŭ ete sulka kiam ĝi estas juna; aĝiĝante, ĝi iĝas mallume griza kaj profunde sulka sur maljunaj arboj.

La branĉetoj estas grizec-flavaj, fortaj, kun grandaj triangulaj foliaj cikatroj. La vintroburĝonoj estas maldikaj, 1–2 cm longaj, flavece brunaj kaj rezinaj. La folioj estas grandaj, deltoidaj (triangulaj), 4–10 cm longaj kaj 4–11 cm larĝaj kun stumpigita (platigita) bazo.

La folio estas tre krude dentita, la dentoj estas kurbaj kaj glando renversiĝis, la petiolo estas plata. La masklaj amentoj estas ruĝet-purpuraj, 8–10 cm longaj; la inaj amentoj estas longas 7–13 cm.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La orient-amerika nigra poplo kreskas en arbaro konsistanta nur el la samaj specioj aŭ kun diversaj salikospecioj (genro Salix), precipe kun la amerika nigra saliko (Salix nigra) kaj kun aliaj falfoliaj arboj kiel kverkoj (Quercus) kaj hikorio (Carya).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni diferencigas tri subspeciojn:

  • Populus deltoides subsp. deltoides
  • Populus deltoides subsp. monilifera (sin.: P. deltoides var. occidentalis)
  • Populus deltoides subsp. wislizeni

Uzado[redakti | redakti fonton]

La orient-amerika (kanada) nigra poplo estas ekonomie la plej grava lignoarbo de norda Ameriko. Ĝia graveco fortiĝis post reduktiĝo de la tuliparboj (Liriodendron).