Orient-nordia lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Orient-nordia lingvaro estas subgrupo de la Nordĝermana lingvaro kiu ankaŭ ampleksas la Okcident-nordian.

Lingvoj: Dana - Gotlanda - Sveda

Unu el la plej trafaj malsimiloj inter la du grupoj estas, ke la plejparto de la praaj diftongoj monoftongiĝis en la dana kaj sveda normlingvoj, dum konservis ilin la okcidentaj lingvoj; kelkaj sudsvedaj/orientdanaj dialektoj kaj la gotlanda lingvo tamen ofte konservis la diftongojn kaj eĉ lanĉis novajn. Ekzemplojn vidu je Okcident-nordia lingvaro.

La danaj kaj svedaj normlingvoj (ne ĉiuj dialektoj) iom post iom perdis la diferencon inter ina kaj vira genroj de la Praskandinavia lingvo, sed tamen restas laŭgenra vort-pronomigo en la sveda. La gotlanda konservas la tri genrojn, kun apartaj formoj de la adjektivoj (por "varma" ekzemple vire varmar, ine varm, neŭtre varmt).

Pro la dana 400-jara regno super Norvegio, la vortprovizo de la dana kaj la norvega similecigas ilin unu al la alia pli ol al la sveda; tial multaj lingvistoj ankaŭ juĝas la lingvo-grupigon eksmoda, kaj opinias ke nur ekzistas unu skandinava lingvo, de kiu la interkompreneblaj Dana, Norvega kaj Sveda estas nuraj dialektoj. Aliflanke, la norvega elparolo estas pli simila al la sveda ol al la dana; do kelkaj norvegoj duonŝerce diras ke "ekzistas nur unu skandinava lingvo, sed la danoj elparolas ĝin erare, kaj la svedoj literumas ĝin erare".

Ekzemple: dane, norvege: pølse, gotlande: pyls, svede: korv ("kolbaso")

dane, norvege: le, smile - svede: skratta, le ("ridi", "rideti")

Fojfoje la diferenco estas laŭgenra: dane, norvege: krigen - svede: kriget, gotlande: kreige ("la milito")

...aŭ laŭsignifa: dane, norvege: rolig/roleg ("kvieta"), kunstig ("artefarita") - svede: rolig ("amuza"), konstig ("stranga")