Orienta Regiono (Ganao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orienta Regiono ruĝe en la mapo pri Ganao

La Orienta Regiono estas unu el la dek regionoj de Ganao. Ĝi situas sude de la lando kaj limas kun la lago Voltao oriente, kun la regionoj Brong-Ahafo kaj Aŝantujo norde, kun la Centra Regiono kaj Grand-Akrao sude. La akanoj estas la majoritata etna grupo de la regiono kaj la du plej parolataj lingvoj estas la akana kaj la angla. Rilate al ekonomio ĝi elstaras pro la elektro-generado pro la akvorezervujo Akosombo.

La Orienta Regiono havas 19.323 km2 (8,1% el la tuta Ganao, la sesa regiono laŭ areo). Kun 2.633.154 loĝantoj (2010), ĝi estas la tria regiono plej loĝata en la lando. Koforidua estas la regiona ĉefurbo.