Navalperal de Tormes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ortigosa de Tormes)
Navalperal de Tormes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05631
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 5° 18′ U (mapo)40.352777777778-5.3005555555556Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 303 m [+]
Areo 61 km² (6 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalperal de Tormes (Provinco Avilo)
Navalperal de Tormes (Provinco Avilo)
DEC
Navalperal de Tormes
Navalperal de Tormes
Situo de Navalperal de Tormes
Navalperal de Tormes (Hispanio)
Navalperal de Tormes (Hispanio)
DEC
Navalperal de Tormes
Navalperal de Tormes
Situo de Navalperal de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalperal de Tormes [+]
vdr

Navalperal de Tormes [nabalpeRAL deTORmes] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Navalperal de Tormes estas komprenebla etimologie kiel Altbieno de la Pirarbo de Tormes, kaj alude al la pirarbo estas simbola bildo en la maldekstra duono de la blazono.

Navalperal de Tormes en la provinco Avilo.
Panoramo.
Preĝejo de Ortigosa de Tormes.
Fera ponto de Navalperal de Tormes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Navalperal de Tormes kaj Ortigosa de Tormes; ĝi okupas totalan areon de 60,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 87 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 78 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Santiago de Tormes, Santiago del Collado, San Juan de Gredos, Zapardiel de la Ribera, Hoyos de Miguel Muñoz kaj Candeleda. Ĝ estas sur 1301 msm, inter la norda deklivaro de la Sierra de Gredos kaj la suda deklivaro de la Sierra de Villafranca. La municipo estas trafluata de la rivero Tormes. Estas du vojoj de la Regional Parko Sierra de Gredos: nome al Glaĉera Areo de Gredos kaj al Cinco Lagunas de Gredos (Kvin Lagetoj).​ La nomita Granda Lageto de Gredos estas en la municipa teritorio de Navalperal de Tormes.​

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Navalperal ŝajne estis fondita ĉirkaŭ la lasta kvarono de la 14-a jarcento, formante unu de la 15 ruraj loĝlokoj «de sierra» (de montaro) de la Tierra de Piedrahíta en la 15-a jarcento, kaj​ apartenis al sexmo de La Ribera kun Zapardiel de la Ribera kaj Navacepeda de Tormes.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

La preĝejo, konstruita en gotika stilo dum kelkaj fazoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]