Ortolf von Weißeneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortolf von Weißeneck
salcburgia ekleziulo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1300
Morto 12-an de aŭgusto 1365 (1365-08-12)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1343–1365
Antaŭulo Heinrich von Pirnbrunn (ĉefepiskopo)
Sekvanto Pilgrim de Puchheim
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sur la kastelmonto de Tettelham en Waging am See la salcburga episkopo instalis tribunalon: ekzemplo pri la administraciaj reformoj de Ortolf

Ortolf von Weißeneck (naskiĝis ĉ. 1300, mortis la 12-an de aŭgusto 1365 en Salcburgo) estis salcburgia ekleziulo. Inter 1343-65 li estis princĉefepiskopo de Salcburgo (germane Fürsterzbischof, latine archiepiscopus et princeps – la unua portanto de tiu titolo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ortolf studis ĉe la Universitato de Bolonjo, kie li elektitis en 1318 ankaŭ prokuratoro de la germanaj nacianoj. Samtempe li jam estis kapitulano katedrala en Salcburgo. La sekvantajn jarojn li havis diversajn funkciojn tie, kaj en 1343 liaj kolegoj elektis lin katedralprovosto en 1343 kaj baldaŭ poste ĉefepiskopo.

Kiel episkopo li kontinuigis politikon favoran por la Habsburgoj kiel liaj antaŭuloj kaj restis neŭtrala kune kun la aŭstria duko Albreĥto la 2-a en la kvereloj inter la Vitelsbaĥoj kaj la Luksemburga dinastio. Sekve Ortolf ricevis la regaliojn (reĝajn jurojn) nur en 1348 post la morto de imperiestro Ludoviko la 4-a

Lia regadotempo markitis per oftaj kvereletoj kun la najbaro en Malsupra Bavario, duko Stefano la 2-a, kiu ekz. reaktivigis la konfliktojn landlimajn (ĉe Wildeneck, Wald, la Voktejoj Mondsee kaj en Chiemgau; en 1352) kaj subtenis la malpacajn ministeriojn de Tann (1357).

Danke al la engaĝiĝo de la salcburga episkopo por la Habsburgoj - Ortolf eĉ ĉe la Roma kurio klopodis laŭleĝigi la nupton de Ludoviko la 5-a de Tirolo kun Margareta de Tirolo - havis decidan avantaĝon kontraŭ la konkurencantaj Vitelsbaĥoj. Sed tiel la salcburgaj episkopoj, kies teritorio ekĉirkaŭitis grandparte de habsburgaj landoj, perdis ankaŭ la eblon fari memstaran politikon.

Graveco neeklezia[redakti | redakti fonton]

Ortolf ankaŭ zorgis pri la ekonomio en Salcburgio kaj farigis novajn katastrojn metonte la fundamenton por efika administrado de la ĉefepiskopa princlando. En 1344 li proklamis novan leĝaron pri la minejoj; li savis judajn familiojn (1346) kaj plibonigis la monan sistemon dungante fakulon el Florenco (1353).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]