Oscar Straus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Straus ĉ. 1902

Oscar Nathan STRAUS [oskar ŝtraŭs] (naskiĝis la 6-an de marto 1870, mortis la 11-an de januaro 1954) estis vienana komponisto de operetoj kaj filmomuziko, inter aliaj ĝenroj. Hodiaŭ li plej vaste konatas pro siaj verkoj Ein Walzertraum ("Valsosonĝo") kaj Der tapfere Soldat ("La ĉokolada soldato"), kvankam li ankaŭ komponis pli ol 500 da ĉambrmuzikaj komponaĵoj, orĥestraj verkoj, kaj ĥorverkoj.

Komence lian nomon oni literumis kiel "Strauss", sed li baldaŭ ŝanĝis ĝin al "Straus", por ke la publiko ne pensu, ke li estas ano de la fama muzikema familio de Johann Strauss.

Straus studis muzikon ĉe Berlino sub Max Bruch, kaj iĝis dirigento ĉe la Überbretti kabaredo. Poste li reiris en Vienon kaj komencis operetojn verki, post nelonge iĝante grava konkurencanto al Franz Lehar. Dum la naziista ekokupado de Aŭstrujo Straus forkuris Parizen, kaj post tio al Holivudo.

Post la dua mondmilito li revenis al Eŭropo. Li enloĝiĝis en Bad Ischl, kie li mortis en 1954.

Eksteraj ligiloj