Osmeredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eperlanoj – pli precize nesalakvaj eperlanojtipaj eperlanoj por distingi ilin el la rilataj Argentinedoj, Batilagedoj kaj Retropinnedoj – estas familio de malgrandaj fiŝoj, nome Osmeredoj (el Osmeridae) el la ordo de Osmeroformaj, troviĝantaj en oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko. Ili estas komunaj en la Grandaj Lagoj de Nordameriko, kaj en lagoj kaj maroj de la nordaj partoj de Eŭropo, kaj naĝomovas laŭ grandaj fiŝaroj laŭlonge de la marbordo dum ties printempa migrado al siaj ovodemetaj riveretoj. La Delta eperlano, Hypomesus transpacificus, troviĝas en la Sakramento Delta de Kalifornio kaj estas endanĝerigita specio.

Ĝi estas unu el malmultaj fiŝoj kiujn sportaj fiŝkaptistoj rajtas retumi, uzante manretojn, ĉu ĉe la marbordo aŭ ĉe la riveretoj. Kelkaj sportaj fiŝkaptistoj ankaŭ glacikaptas eperlanojn. La kaptitaj osmeredoj estas ofte frititaj kaj manĝitaj tutaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Manĝado[redakti | redakti fonton]