Oso (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de Oso en kantono Snohomish

Oso estas vilaĝo (censa loko) en Kantono Snohomish, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas apud la norda branĉo de la rivero Stillaguamish, okcidente de la urbeto Darrington, kaj proksimume 80 flugkilometrojn norde de Seatlo. Ĝis la 22-a de marto, 2014, Oso havis ĉ. 180 loĝantojn, sed tiutage okazis granda glitfalo de monta deklivo trans la rivero de Oso, kiu kovris kaj dumtempe blokis la fluejon de la rivero kaj la ĉefan ŝoseon al Darrington (SR-530), kaj kovris aŭ forpuŝis plurajn aŭtojn sur la ŝoseo kaj 49 konstruaĵojn (grandparte loĝejojn), mortigante almenaŭ 34 homojn kaj lasante laŭ raportoj ĉirkaŭ 12 homojn perditaj kaj eble pereintaj.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.reuters.com/article/2014/04/08/us-usa-mudslide-washingtonstate-idUSBREA2L0R020140408