Osogna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osogna
Blazono de Osogna
Blazono de Osogna
Blazono de Osogna
Osogna
Kantono Tiĉino
Distrikto Riviera
Komunumaro Riviera
Koordinatoj  46° 19′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 46.31667 °N, 8.98333 °O / 46.31667; 8.98333 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 46.31667 °N, 8.98333 °O / 46.31667; 8.98333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1032
Areo 18,99 km²
Alteco 274 m super marnivelo
Poŝtkodo 6703
Komunumkodo 5286
Mapo de Osogna
Mapo de Osogna

Osogna estas komunumo de la komunumaro Riviera kaj la distrikto Riviera en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1032 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Osogna situas en la valfundo de Leventina, sude de Biasca ĉe la orienta bordo de la rivero Tiĉino. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur alteco de 2952 m s.m. sur la pinto de la monto Torrone d’Orza. Tra la komunumo fluas la montara rivereto Nala, kiu okcidente de la vilaĝo alfluas al Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Osogna kaj la setlejo Combra norde de la vilaĝo kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,99 km², de kiuj 62,4 % estas kovritaj de arbaro, 3,9% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado. Proksimume triono de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Osogna limas en nordo al Biasca, en oriento al Cauco (GR), en sudoriento al Arvigo (GR), en sudo al Cresciano, en okcidento al Lodrino, kaj en nordokcidento al Iragna.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Osogna pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Lucerno al Chiasso kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas 4 kilometrojn sude de la komunumo en Biasca. La trajnlinio de la Gotarda-Fervojo, kiu pasas tra la komunumo ne disponas pri stacidomo en Osogna. La komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de buslinio al Biasca, Belinzono kaj Airolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Osogna datiĝas el la jaro 1210 kiel Usonia. Dum mezepoko Osogna estis sub la regado de la katedralkapitolo de Milano. La vilaĝaj rajtoj de Osogna estis konfirmitaj en la jaro 1400. En la jaro 1499 Osogna estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. De 1573 ĝis 1798 Osogna sub la komuna regado de la malnovaj lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo estis sidejo de la vokto de la Voktejo Riviera. Post la fondo de Kantono Tiĉino en la jaro 1803 ĝi fariĝis komunumo en la Distrikto Riviera.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]