Osterseen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Osterseen Karte.gif
Mapo

Osterseen [Ostaze-en] estas grupo da lagoj en Supra Bavario. Ili situas iom sude de lago Starnberger See, ĉ. 50 km sude de Munkeno kaj 20 km oriente de Weilheim.

De 1981 la regiono estas naturprotektejo. El ĝia areo de 1.083 ha proksimume triono estas akva; 494 ha estas marĉaj. 172 ha estas arbaro. La protektejo ampleksas ankaŭ lagon Frechensee, kiu formale ne apartenas al la grupo.

20 lagoj havas konsiderindan areon kaj nomon; ili kune mezuras ĉ. 225 ha kaj havas mezan profundon de naŭ metroj. Lago Kleiner Gröbensee kaj ĉ. 15 sennomaj lagetoj havas nur po kelkcent kvadratajn metrojn; sep el ili jam preskaŭ sekiĝis.

Etimologio

La nomo de la lagaro devenas de la plej granda lago, Großer Ostersee. Kvankam la nomo en la germana lingvo laŭvorte signifas "granda paska lago", ĝi devenas de la ĝermana vorto ostan, kiu signifas "orienta" aŭ "orienten".

Situo de la lagaro

Situo

La apuda mapo montras la situon de la lagaro en Supra Bavario. Pro la proksimeco al Munkeno ĝi estas ŝatata ekskursejo, sed por protekti la naturon oni restriktis la nombron de la parkejoj kaj pagigas por parkado.

La rivereto, kiu ĉene trafluas multajn de la lagoj, nomiĝas Ostersee-Ach; ĝi inter la urboj Seeshaupt kaj St. Heinrich fluas en lagon Starnberger See. Mezume ĝi kontribuas ĉ. 1 m³/s al la lago.

La plej suda lageto, Waschsee, situas je 594 metroj super marnivelo. Al la enfluo en Starnberger See estas niveldiferenco de 10 metroj.