Osthryth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Osthryth (m. 697) estis edzino de Aethelred la 1-a (Mercia).

Ŝiaj gepatroj estis Oswiu, reĝo de Northumbria, kaj (verŝajne) Eanflaed.

Probable ŝi edziĝis du fojojn, ŝia unua edzo estis Eanhere, reĝo de la Hwicce, kaj ili havis tri filojn:

  • Osric, kiu iĝis reĝo de la Hwicce
  • Oswald
  • Oshere, kiu eble regis la Hwicce kune kun sia frato Osric

Poste ŝi edziĝis al Aethelred la 1-a de Mercia. Ili estis patronoj de abatejo ĉe Bardney, Lincolnshire. Tie ŝi entombigis la restaĵojn de sia onklo Oswald (Northumbria), kiu estis venerata kiel sanktulo.

La interrilatoj de Mercia kaj Northumbria malfacilis kaj pro tio Osthryh alfrontis konfilktojn de lojaleco. En 679 ŝia frato Ecgfrith, kiu tiam regis Northumbria, kaj ŝia edzo batalis kaj ŝia frato Aelfwine mortis.

En 697 Osthryth estis murdata de nobeloj de Mercia: oni ne scias la kialon.