Ostlegionen

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ostlegionen
Ostlegionen

Jaroj 1940-1945
Lando Nazia Germanio
Parto de Wehrmacht
vdr

La OstlegionenOstgruppen («orientaj legioj aŭ grupoj» en la germana lingvo) estis fortoj de la Wehrmacht, kiuj konsistis el fremdaj konskripciuloj, volontuloj aŭ militkaptitoj. La soldatoj plejparte devenis de la teritorioj okupitaj de Nazia Germanio oriente, precipe de Sovetio. Tiuj fortoj ĝenerale havis malbonan materialon, kaj ne estis rigarditaj samkiel klasikaj germanaj fortoj.

La 162-a germana infanteria divizio, en Pollando, estis taskita pri la rekrutado kaj formado de 6 legioj. Ĝi tiel dungis kaj trejnis entute 82 batalionojn, kiuj estis plejparte senditaj al la orienta fronto aŭ al la balkana duoninsulo. 12 estis poste translokigitaj al Francio kaj Italio ekde 1943.