Oszvald Toroczkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TOROCZKAI Oszvald (torockai) estis hungara pentristo naskita en Braŝovo la 20-an de julio 1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de oktobro 1951.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Toroczkai finis porinstruistan lernejon pri desegno en Budapeŝto kiel disĉiplo de Bertalan Székely, Imre Révész (pentristo). Li pasigis plurajn somerojn en Máramarossziget apud Simon Hollósy. De 1906 li estis desegninstruisto de la urba industrilernejo de Debrecen. Lian unuan ekspozicion en 1909 sekvis novaj. El liaj verkoj troviĝas en la Muzeo Déri de Debrecen.

Fonto[redakti | redakti fonton]