Otaru
Aspekto

| Otaru | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo de Japanio urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 047-8660 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Toshiya Hazama | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 102 652 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 421 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 43° 11′ N, 141° 0′ O (mapo)43.190722222222140.99436111111Koordinatoj: 43° 11′ N, 141° 0′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 243,83 km² (24 383 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Otaru (japane 小樽市, Otaru-ŝi) estas urbo kaj haveno en la subgubernio Ŝiribeŝi en la insulo kaj gubernio Hokajdo de Japanio. La havenurbo situas nordokcidente de Sapporo. La urbo frontas al la Iŝikari-golfo (石狩湾, Iŝikari-ŭan), kaj longe servis kiel ĉefa haveno de la golfo. Kun siaj multaj historiaj konstruaĵoj, Otaru estas populara turisma loko. Ĉar ĝi atingeblas per 25-minuta veturado de Sapporo, ĝi lastatempe kreskis kiel dormoĉambra komunumo.
Fine de julio 2019 la urbo havis ĉirkaŭ 115333 loĝantojn kaj ĉirkaŭ 474 loĝantojn por km². La suma areo estas 243,13 km². Kvankam temas pri la plej granda urbo en la subgubernio Ŝiribeŝi, la ĉefurbo de la subgubernio estas la pli centre situanta Kutĉan (倶知安町).
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Arisa Matsubara, futbalistino




