Ottó Halász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ottó Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Ottó estis hungara inĝeniero, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1982).

Ottó Halász [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1927 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de februaro 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Halász frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1945-1949. Li komencis sian karieron samloke en la universitato, kie li okupiĝis komence pri pontoj. Li atingis pli kaj pli instruajn rangojn, en 1967 li iĝis katedrestro. En 1965 li studvojaĝis en Usono helpe de stipendio. Li ĝismorte okupiĝis pri mekanikaĵoj kaj strukturoj de la pontoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rúdszerkezetek teherbírásszámítása és tervezése a képlékenységtan szerint (1958)
  • Ortotróp pályalemez hidak szerkezeti és számítási kérdései (1959)
  • Könnyű acélszerkezetek (1962)
  • Vékonyfalú acélszerkezetek (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.