Ottoshöhe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kvara turo (konstruita en 2008) sur la Ottoshöhe

La Ottoshöhe (Altaĵo de Otto) estas 28,5 m alta, tegmentita, el ligno konstruita belvidejo. Ĝi troviĝas en la suda parto de la Montoj de Melle (Meller Berge) en la holmolando de Osnabruko. La belvideja platformo troviĝas je alto de 24,3 metroj (224,3 m super marnivelo).

La turo troviĝas en la kvartalo Eicken-Bruche en Melle. Dum bela vetero oni povas vidi lokojn je distanco de pli ol 20 km. Ĝi estas la kvara sur la sama loko. Post 1895, 1924 kaj 1967 oni rekonstruis la turon en 2008 por la kvara fojo.