Saltu al enhavo

Outkast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Outkast
Persona informo
Profesio
Aktiva dum 1992–2007 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Outkast (foje literumita OutKast) estus usona duo de hiphopo formita en Atlanto, Georgio, en 1992, Konsistanta de repistoj Big Boi (Antwan Patton) kaj André 3000 (André Benjamin, iam konata kiel Dré). Amplekse konsideritaj kiel el la plej influaj hiphopaj artistoj el ĉiu epoko, la duo atingis kaj kritikan kaj komercan sukceson el la mezo de la 1990-aj jaroj ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, helpante en la popularigo de Suda hiphopo per sia prilaborita vortumado, memorindaj melodioj, kaj pozitivaj temoj, eksperimentante per tre diversa gamo de ĝenroj kiel funko, psikedelio, ĵazo, kaj Tekno-muzikoj.

Patton kaj Benjamin formis Outkast kiel studentoj de altlernejo. Ili publikigis sian debutan studialbumon Southernplayalisticadillacmuzik en 1994, kiu havigis popularecon post ilia unuopaĵo "Player's Ball" pintis en la sukcesa listo Billboard Hot Rap Songs. La duo ricevis kritikan laŭdon pro sia dua kaj tria albumoj nome ATLiens (1996) kaj Aquemini (1998), kiu helpis ilin disvolvi sian sonon. Ili poste atingis ĉeftendencan rekonon kaj pluan laŭdon pro sia kvara albumo Stankonia (2000), kiu estis subtenita per la unuopaĵoj "B.O.B." kaj "Ms. Jackson", el kiuj la lasta atingis rangon de No. 1 en Billboard Hot 100 kaj ricevis premion al Plej Bona Repa Spektaklo fare de Duo aŭ Grupo en la 44a okazo de la premioj Grammy.

La duo poste publikigis duoblan albumon Speakerboxxx/The Love Below (2003), ilia nura albumo kiu debutus pinte de la sukcesolisto Billboard 200. Ĝin subtenis iliaj dua kaj tria numerunuaj unuopaĵoj, nome "The Way You Move" (ludita de Big Boi) kaj "Hey Ya!" (ludita de André 3000), respektive. La albumo ricevis la premion al la Albumo de la Jaro en la 46a okazo de la premioj Grammy kaj ricevis Diamantan atestilon el la Recording Industry Association of America (RIAA). Outkast stelulis en la muzikala filmo de 2006 nome Idlewild kaj registris la muzikon akompanantan la filmon, kiun oni publikigis kiel ilia fina albumo tri tagojn antaŭ la publikigo de la filmo. La duo disiĝis la sekvan jaron, kaj ambaŭ membroj sekvis soloajn karierojn. Outkast provizore kunvenis por celebri la 20an datrevenon de ilia debuta albumo kaj koncertis en pli ol 40 festivaloj tutmonde, starte en Coachella en Aprilo 2014.

Outkast estas unu el la plej sukcesaj hiphopaj grupoj, kun atestigitaj vendoj de 20 milionoj da diskoj enkalkulante ses studialbumojn kaj unu kompilalbumon, kaj ricevis ses premiojn Grammy. La gazeto Rolling Stone rangigis ilin en la No. 7 en sia listo “20 Greatest Duos of All Time” (20 plej grandaj duoj el ĉiuj tempoj), dum publikaĵoj kiel Pitchfork kaj la menciita Rolling Stone listigis iliajn albumojn inter la plej bonaj en la tuta hiphopo kaj en ĉiuj tempoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Southernplayalisticadillacmuzik (1994)
  • ATLiens (1996)
  • Aquemini (1998)
  • Stankonia (2000)
  • Speakerboxxx/The Love Below (2003)
  • Idlewild (2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]