Pál Ábrahám

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál ÁBRAHÁM hungare Ábrahám Pál, Esperante Paŭlo Ábrahám estis hungara komponisto kaj dirigento.

Pál Ábrahám naskiĝis la 2-an de novembro 1892 en Hungara reĝlando en urbo Apatin, nuntempa Apatin en Serbio. Li mortis la 6-an de majo 1960 en Hamburgo.

Biografio

Pál Ábrahám devenis el juda familio. Li frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto. Ekde 1927 li havis postenon en teatro, kie li dirigentis kaj komponis. Baldaŭe li vivis en Germanio kaj Vieno, poste li migris al Usono. Post la 2-a mondmilito li vivis en Eŭropo, sed li jam ne komponis.

Verkoj (selekto)

  • Szeretem a feleségem (Mi amas mian edzinon), opereto, 1929
  • Viktória opereto, 1930
  • Hawaii rózsája (Rozo de Havajo), opereto, 1931
  • Bál a Savoyban (Balo en Savoy), opereto, 1932
  • Boldog hívek (Feliĉaj fideluloj), opereto, 1932
  • Egy éjszaka angyala (Anĝelo de nokto), opereto, 1933
  • Pli, ol 30 akompanaj muzikaĵoj por filmoj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio