Pál Mazalán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Mazalán
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1891 (1891-05-29)
en Spišská Nová Ves
Morto 3-an de decembro 1959 (1959-12-03) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mininĝeniero • terfizikisto • hidrogeologo
vdr

MAZALÁN Pál (29-an de majo 1891, Igló - 3-an de decembro 1959, Budapeŝto) estis minada inĝeniero, geofizikisto kaj hidrogeologo, kandidato de la teknikaj sciencoj.

Li studis en Selmecbánya, dum la unua mondmilito esploris tergasajn kampojn en Transsilvanio per torda pendolo. Poste direktis la esplorlaborojn en Hungario (1920-aj jaroj) kaj tio rezulstis malkovron de la naftokampo ĉe Lispe, apud Nagykanizsa. Li gvidis en 1924, Nov-Gvineo naftoesplorojn de brita entrepreno, poste en 1926 esploris en Japanio, poste en Usono.

Ekde la dua duono de la 1920-aj jaroj, li esploris trink- kaj industriakvojn en Hungario. Dum la dua mondmilito, li fondis propran entreprenon por produktado de naftoesploraj kaj boraj instalaĵoj.

Li instruis ekde 1938 en la teknika Universitato de Budapeŝto, poste li estis gvidanto de naftosekcio de la Minada Esplorinstituto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A mélyfúrású kutak helyes létesítési módja és az ezzel kapcsolatos teendők (Vízü. Közl. 1939. 3 - 4. sz.)
  • A mélységi hidraulika módszereivel elért újabb eredmények (MTA Műszaki Tudományok Oszt. Közl. 1953)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mazalán Pál (Nekrológ, Bány. L. 1960); M. P. (Földtani Közl. 1960.)