Pósfa
Pósfa [pOŝfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár.
Bazaj informoj
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 9636
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°19′36″N 16°51'10″E
Situo
Pósfa situas laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Szombathely kaj Győr. Sárvár troviĝas 16, Szombathely 25 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1465. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Pósfa. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, kuracejo, poŝto, vendejo. La loĝantaro nuntempe okupiĝas pri terkulturado, aŭ laboras en Sárvár.
Vidindaĵoj
La vilaĝo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Jakobo el la 18-a jarcento, en 1879 pligrandiĝis.