Păulești (Satu Mare)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Păuleşti (Satu Mare))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Păulești
Păulești
komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Szatmárpálfalva (hungare)
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 47′ N, 22° 54′ O (mapo)47.77916666666722.903333333333Koordinatoj: 47° 47′ N, 22° 54′ O (mapo)
Păulești (Satu Mare) (Rumanio)
Păulești (Satu Mare) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 124 m
Poŝtkodo 447230
Loĝantaro
– komunumo 5 101 (en 2009)
– vilaĝo 849 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 138440
vdr

Păulești [pəŭleŝtj] (hungare: Szatmárpálfalva) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Amați, Ambud, Hrip, Petin kaj Rușeni.

En la centra vilaĝo Păulești loĝas malpli ol 20 % de la komunumanoj. Amați kaj Ambud havas pli da loĝantoj, sed Păulești, proksima al la urbo Satu Mare, estas pli bone atingebla. En ĝi kuniĝas la distriktaj vojoj DJ193 kaj DJ194.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 la centra vilaĝo havis 327 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 780 (rumanoj, 41 % da hungaroj) kaj en 2002 849. Kompare, la tuta komunumo en 2009 havis 5 101 loĝantojn kaj en 2021 havis 5 775.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio skriba estas el 1379. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.