Sanislău
Sanislău | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Szaniszló (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 38′ N, 22° 20′ O (mapo)47.63805555555622.325833333333Koordinatoj: 47° 38′ N, 22° 20′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 134 m | |
Poŝtkodo | 447260 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3 223 (en 2021 , 3 515 en 2011) | |
– vilaĝo | 3 033 (en 2011; 3.193 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138672 | |
Sanislău - jen rumane, prononco [sanisləŭ], hungare: Szaniszló, prononco [sanislo:] - estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Carei. Apartenas al ĝi administre la vilaĝoj Horea kaj Marna Nouă.[1]
Sanislău havas fervojan stacion ĉe la linio inter Valea lui Mihai kaj Satu Mare.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 4 822 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj), en 1992 estis 3 690 (rumanoj, 45 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 223 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba estas el 1306. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szaniszló apartenis al Hungario (Szatmár).
Ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Berea, Ciumești kaj Viișoara[2].
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- ↑ Legea nr. 84/2004 pentru înființarea unor comune (rumane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2016-01-31. Alirita 2015-01-30 .
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Liviu Borlan (n. 7-a de julio 1936): komponisto, orkestrestro.
- Costa Carei, familinomo Coriolan Coltău (9-a de decembro 1909 – Bukareŝto, 1970): poeto, tradukisto.
- Károly Szentgyörgyi Jordán (Nagykároly, 4-a de novembro 1849 – Sanislău, 14-a de junio 1927): romkatolika eklezia verkisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2023-12-09 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)
-
Situo en la distrikto
-
La centro de Sanislău
|