Căuaș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Căuaș
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Érkávás (hungare), Kawesch (germane)
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 34′ N, 22° 33′ O (mapo)47.56916666666722.544166666667Koordinatoj: 47° 34′ N, 22° 33′ O (mapo)
Căuaș (Rumanio)
Căuaș (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 117 m
Poŝtkodo 447085
Loĝantaro
– komunumo 2 259 (en 2021, 2 388 en 2011)
– vilaĝo 684 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 137309
vdr

Căuaș [kəŭaŝ] (hungare: Érkávás (erkavaŝ), germane: Kawesch) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Carei. En 1910 ĝi havis 905 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 029 (rumanoj, 6 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 259 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy vármegye)[1]. Administre apartenas al ĝi Ady Endre, Ghenci, Ghilești, Hotoan kaj Rădulești.

Tra Căuaș pasas la nacia vojo DN1F inter Carei kaj Tășnad. En Hotoan estas fervoja stacio; ĝi estas atingebla de la komunuma sidejo per la distrikta vojo DJ195C (4 km). Stacioj por neregionaj trajnoj estas en Carei kaj Tășnad.

En la censo de 2002, 1 389 el la 2 539 loĝantoj (54,7 %) deklaris sin etnaj rumanoj, 1 033 (40,7 %) hungaroj[2]. Tamen 1.257 (49,5 %) deklaris la hungaran sia precipa lingvo[2]. En Ghenci, la plej granda vilaĝo, hungaroj estas plimulto; en la sidejo Căuaș rumanoj (82,1 %). Rimarkinde estas, ke tie 28,3 % preferis la hungaran lingvon, kvankam nur 9,1 % deklaris sin hungaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar Nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. 2,0 2,1 Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20.

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.