Szilágy (departemento)
Szilágy (silAdj) estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en okcidenta Transilvanio.
Demografio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la censo de 1880
- 62596 (35,9%) hungaroj
- 919 (0,5%) germanoj
- 2198 (1,3%) slovakoj
- 106281 (61,0%) rumanoj
- 2336 (1,3%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 136 087 (59,1%) rumanoj
- 87 312 (37,9%) hungaroj
- 3 727 (1,6%) slovakoj
- 816 (0,4%) germanoj
- 3 014 (1,3%) ceteraj.
Administracio[redakti | redakti fonton]
Estis 6 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Kraszna
- Szilágycseh
- Szilágysomlyó, samtempe konsilantrajta urbo
- Tasnád
- Zilah, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Zsibó
La departemento estis plejparte montara. Grava rivero estas Crasna (rivero), kie troviĝas ankaŭ ebenaĵo.
Dum la turka erao ĝi apartenis al Princlando Transilvanio sub aŭspicio de Turkio. Dum liberecbatalo de Rákóczi ĝi apartenis al Rákóczi. La departemento en tiu formo naskiĝis en 1876. En 1919 la rumana armeo okupis inter alie la departementon, ekde 1920 apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia. Dume inter 1940-1944 laŭ Dua Packontrakto de Vieno parto revenis al Hungario.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|