PREVI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PREVI
Caixa de Previdência dos Funcionários do Banco do Brasil
Emblemo de PREVI
Lando  Brazilo
Fondiĝo 16-a de aprilo 1904
Fondiĝloko Rio-de-Ĵanejro
Prezidanto Daniel André Stieler
Interretejo www.previ.com.br
vdr

PREVI estas mallongigo por Caixa de Previdência dos Funcionários do Banco do Brasil, brazila privata asocio administranta pensian fonduson por provizi kroman pension al dungitoj de Banco do Brasil, ekster la ŝtata sistemo de sociala sekureco. Kreita eĉ antaŭ la sociala pensisistemo de la lando, PREVI estas inter la plej grandaj pensiaj fondusoj en Latin-Ameriko. La monrimedoj de PREVI estas investitaj diversmaniere kaj devenas esence de kontribuoj de la laboristoj kaj Banco do Brasil.[1]

PREVI estis fondita de grupo de laboristoj de la banko la 16-an de aprilo 1904, sub la nomo de Caixa Montepio dos Funccionarios do Banco da Republica do Brazil, kun 52 asociitoj. [2]

En 1926 kadre de PREVI kreiĝis Caixa de Pecúlios dos Funcionários do Banco do Brasil (CAPEC). Kun ĝi, la familio de la forpasinta dungito tuj ricevas la tutan monprofitaĵon. Ĝi estas subtenata de specifaj kontribuoj sendependaj de la planoj de monprofitaĵoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]