Instituto Nacional do Seguro Social
INSS | ||
---|---|---|
Instituto Nacional do Seguro Social | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 27-a de junio 1990 | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Sidejo | Braziljo | |
Celo | Sociala sekureco | |
Agareo | ||
Filioj | Ministerio pri Ekonomio (Brazilo) vd | |
Retejo | www.gov.br/inss | |
Instituto Nacional do Seguro Social (INSS) estas publika organizo ligita al Ministério da Economia por provizi socialsekurajn servojn al la brazila socio.
INSS kreiĝis en Brazilo la 27-an de junio 1990 laŭ la prezidenta dekreto n-ro 99.350, per kunfandado de Instituto de Administração Financeira da Previdência e Assistência Social (IAPAS) kun Instituto Nacional de Previdência Social (INPS).
INSS funkciigas la agnoskon de la rajtoj de tiuj aliĝintoj al Regime Geral de Previdência Social (RGPS), kiu havas kotizan karakteron kaj devigan membrecon, estigita laŭ la artikolo 201 de la Brazila Federacia Konstitucio, kaj kie ĉiuj agoj de INSS enkadriĝas. En 2017 RGPS estis kalkulanta pli ol 50 milionoj da aliĝintoj kaj ĉirkaŭ 33 milionoj da profitantoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Retpaĝaro de INSS en la retejo de la brazila registaro portugale