PSK31
PSK31 aŭ angle Phase Shift Keying 31 Baud estas moduladspeco por diĝita radiokomunikado, transsendo de tekstoj. Ĝi estas uzata precipe je MO, mallongaj ondoj, de radio-amatoroj kaj de ŝipoj.
Tekniko
origino
La sistemo estis evoluita de la brita radio-amatoro Peter Martinez (G3PLX). Martinez nomis ĝin unue „Varicode“, ĉar ĝi kodigis la signojn kun varie longaj kodoj. Ofte okazantaj signoj havis mallongajn kodojn, malpli oftaj havis pli longajn, simile kiel en la morsa kodo. Tio ebligas ŝparadon de tempo kaj frekvencspaco. Kanal-larĝeco de PSK-signalo estas tre malgranda, nur 31,25 Hz, bonega por malalta sendpovumo kaj plene okupitaj bendoj. Voĉa sendado okupas bendon de ĉ. 3 kHz, do 100 foje pli.
aparataro
Ricevado kaj sendado funkcias per kutima amatora sendricevilo. Por modulado kaj demodulado oni nun uzas softvaron kaj kutiman sonkarton de komputilo. Tiel kun tre malaltaj kostoj oni ricevas tre robustan sistemon. La ricevitaj signaloj estas konektitaj al la komputilo. Inverse oni entajpas tekston en la komputilon, kiu transdonas ĝin al la sendricevilo. Softvaro estas pleje elŝutebla senkoste. Vidu sube. {{Aŭskultu|dosiero=PSK31 sample.ogg|titolo=ekzemplo de PSK31 sendo }}
agordado
Oni agordas la ricevilon malprecize al PSK-frekvencbendo, vidu sube. Sur la ekrano oni vidas signalojn kiel en bildo 1 aŭ 2. Pro la falante aperantaj signaloj la bildo estas nomita "akvofalo". Oni agordas la kursoron sur unu de la signaloj kaj povas nun legi la koncernan tekston. Pli moderna softvaro montras la tekstojn de pli ol dek kanaloj samtempe. Per simpla alklako oni povas elekti kaj agordi interesan signalon.
La bildo montras plurajn tekstojn, kiuj moviĝas dekstren sur la ekrano.
Klarigoj. Antaŭe estas la numeroj de la linioj
- 3 UW0ZM (Rusio)
- 8 + 9 KB1RNX (Usono)
- 12 CQ de DL4LRK (Germanio) distordigita, eble pro tro malforta signalo
- 13 ON4KBL (Belgio) de EA5DUF (Hispanio)
- 18 EA5FIF (Hispanio) CQ = ĝenerala alvoko
Se oni volas respondi al la ĝenerala alvoko de EA5FIF, oni alklakas tiun linion. En dialoga ekrano nun aperas nur lia teksto kaj sub tio via propra teksto.
Esperanto-konkurso
Kiel ĉiuj moduladspecoj ankaŭ PSK povas esti uzata en la konkurso de ILERA.
Speciale por Esperanto: La ricevanta stacio enmetu Esperanto kiel serĉvorto. Vokantaj stacioj voku uzante la vorton Esperanto. Ĉe la ricevanto inter la pli ol dek tekstoj samtempaj nun Esperanto aperos markita per ruĝa koloro. Deziro al la programistoj estus, havi aldone enŝalteblan laŭtan voksonon, similan al tiu en skajpo.
En la programo fldigi vi trovas tiun eron en la "PSK Browser" maldekstre supre en kesto "Find"
Rimarko: mi klopodos fari bildon kun tiu interesa situacio, kaj enmeti ĝin ĉi tie (almenaŭ kun diversaj nacilingvaj tekstoj). Se iu povas helpi, bonvolu!
aliaj diĝitaj modoj
RTTY (teletajpo) , AMTOR, PACTOR. SSTV (malrapida televido)
Frekvencoj
PSK estas permesita nur en la "diĝita zono" de ĉiu amatora bendo. La sekvantaj frekvencoj estas la komencaj frekvencoj de la diĝitaj bendoj. Entute bendo de 500 Hz povas esti uzata. En tiuj 500 Hz pli ol dek PSK-kontaktoj eblas samtempe. Tamen nur estas okupita ĉ. 16% de unu fonia kanalo.
Specialaj PSK31-frekvencoj:
160 m bendo | modo | info |
---|---|---|
1,838 MHz | USB | |
80 m bendo | modo | |
3,580 MHz | USB | kreskanta aktiveco |
40 m bendo | modo | |
7,040 MHz | USB | por regionoj 1 kaj 3 |
7,071 MHz | USB | Usono |
7,080 MHz | USB | Resto de Regiono 2 |
30 m bendo | modo | |
10,142.15 MHz | USB | |
20 m bendo | modo | |
14,070.15 MHz | USB | ĉefa aktiveco |
17 m bendo | modo | |
18,100 MHz | USB | |
15 m bendo | modo | |
21,080 MHz | USB | ankaŭ 10 kHz sube |
12 m bendo | modo | |
24,920 MHz | USB | |
10 m bendo | modo | |
28,070 MHz | USB | |
28,120 MHz | USB |
Softvaro por PSK31 por amatora radio
Linux
Windows
- Fldigi Ebligas legadon de ĝis 20 signaloj paralele
- WinPSK
- DigiPan Ebligas legadon de ĝis 20 signaloj paralele
- TrueTTY
- Ham Radio Deluxe / Digital Master (PSK31, Cat, Satellitentracker, DX-Cluster, ktp.)