Paĉango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paĉango (hispane pachanga, ankaŭ merenconga) estis latinamerika danco enmoda en la fruaj 1960-aj jaroj. Orquesta Sublime lanĉis en 1959 furoraĵon per La pachanga, kies sukceson la komponisto de la peco, Eduardo Davidson (naskiĝinta en 1929 kiel Claudio Cuza en Baracoa, Kubo; mortinta en 1994 je Novjorko) povis ripeti, post kiam li en 1960 estis transloĝinta al Novjorko. Kiel aludas la nomo „merenconga“, temas pri miksaĵo el conga kaj merengo. La paĉango estis tipe ludata de ĉarangoj kaj anstataŭis en ĉi tiu medio la ondon de ĉaĉao. Tipaj estas mallongaj akompanaj ripetfrazoj kun alta kvoto da melodie samaj tonoj en arĉinstrumentoj, piano kaj basinstrumento.

La samtempe populara stiltermino charanga plej ofte estas klarigata per la populareco de paĉango transsaltanta sur la ekster-latinamerika publiko, kiu tiam intermiksus stilon kaj orkestrotipon. Kontraŭ tiu ĉi tezo diras, ke ankaŭ kubaj orkestroj kiel Fajardo y sus Estrellas surdiskigis "charangas" – la klaŭzo povus esti ankaŭ malpermeso de "Pachanga" en Kubo. Krom tio ekzistas sondiskegoj, sur kiuj paĉangoj estas same reprezentataj kiel ĉarangoj (tiuj ĉi estas tre similaj al ĉaĉaoj).

Paĉango estas ankoraŭ dancata en Cali, kiu estas fama pro sia salso-mondeto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]