Paĥra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Paĥra apud Podolsk

Paĥra (ruse Пахра) estas rivero en Moskva provinco de Rusio, dekstra alfluanto de Moskva. Ĝia longeco estas 135 km, areo de baseno - 2580 kv.km. Paĥra glaciiĝas en novembrodecembro kaj restas sub la glacio ĝis malfrua martoaprilo. Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas Moĉa kaj Desna. Ĉe Paĥra situas Gorki Leninskije kaj Podolsk.