Paco Ŝako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paco Ŝako
Ŝaka variaĵotabulludo
Aŭtoro Felix Albers
Eldonisto memeldonita
Nombro de ludantoj 2
Aĝa rekomendo de 8 jaroj aŭ pli
Daŭro de ludo de 15 ĝis 60 minutoj
vdr

Paco Ŝako estas abstrakta kaj strategia ŝaka variaĵo por du personoj de la jaro 2017 de la nederlandano Felix Albers[1] (Hago), kiu esence uzas la bazajn regulojn de ŝako kaj nur iom ŝanĝas ilin. Male al ŝako, oni ne venkas pecojn en Paco Ŝako, sed oni unuigas ilin. Tiuj unuigitaj pecoj estas poste moveblaj de ambaŭ ludantoj. Ili nur povas disiĝi denove pro novaj unuigoj.

Oni ludas la ludon sur normala ŝaktabulo kun 32 ŝakpecoj. La celo de la ludo estas unuigi la reĝon de la kontraŭulo kun propra ŝakpeco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]