Pafado ĉe la O.K. bovkorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pafafo ĉe la O.K. bovkorto (anglalingve Gunfight at the O.K. Corral) estas fifama okazaĵo de usona historio. Ĝi estis 30-sekunda interpafado inter lawmen (speco de usonaj policistoj) gviditaj de Virgil Earp kaj membroj de grupo de eksterleĝuloj nomitaj the Cowboys (la vakeroj) inkluzive de Ike Clanton, kiu okazis ĉirkaŭ 15:00 h. merkrede, la 26-an de oktobro 1881, en Tombstone, en tiama Arizona Teritorio, Usono. Ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel la plej fama interpafado en la historio de la usona Sovaĝa Okcidento.

La pafado estis la rezulto de longdaŭra vendeto, kun vakeroj Billy Claiborne, Ike kaj Billy Clanton, kaj Tom kaj Frank McLaury unuflanke; kaj urbmarŝalo (ĉefpolicisto) Virgil Earp, specialaj policanoj Morgan kaj Wyatt Earp, kaj portempa policano Doc Holliday aliflanke. Billy Clanton kaj ambaŭ fratoj McLaury estis mortigitaj. Ike Clanton, Billy Claiborne kaj Wes Fuller forkuris de la batalo. Vergilio, Morgan, kaj Holliday estis pafvunditaj, sed Wyatt restis senvunda. Wyatt ofte estas erare rigardita kiel la centra figuro en la interpafado, kvankam lia frato Vergil estis Tombstonea urbmarŝalo kaj vic-usona policamarŝalo tiutage kaj havis multe pli da sperto kiel ŝerifo, policisto, polica marŝalo, kaj soldato en batalo.