Paisley (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:RenfrewshirePaisley.png
Mapo

Paisley estas urbo en Skotlando. Ĝi havas religian originon kiel la sidejo de Sankta Mirin, kaj abatejo staris tie ekde 1245. Dum la 15-a jarcento komerco pligraviĝis kaj Paisley farixgis barona urbodistrikto en 1488. En la 19-a jarcento ĝi estis grava centro de la teksada industrio.

Ĝi havas universitaton, kaj la internacia flughaveno de Glasgovo situas ĉe ĝia norda limo. Per ĝiaj kvar stacidomoj ĝi bone konektiĝas al Glasgovo kaj la sudokcidenta marbordo.

Ekzistas en Paisley la observatorio Coats, vizitebla ĉiutage escepte de lundoj.

Esperanto en Paisley

En 1908 fondiĝis tie Esperanto-grupo.

Esperantistoj de Paisley

Ĝi estas la naskiĝloko de John Buchanan. Ŝablono:Ĝermo-geografio