Palaco Redout

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palaco Redout [redu] estis la unua koncertejo en Pest (urbo) situanta preskaŭ laŭ maldekstra bordo de Danubo.

Palaco nomata Redout
Palaco Redout post la kanonado

Historio[redakti | redakti fonton]

Palaco nomata Redout estis konstruita inter 1829 kaj 1933 fare de Mihály Pollack. Ĝi estis la plej signifa klasikisma domego de urbo Pest. Dum la malfermo ĝi estis la unusola koncertejo de la urbo, kie donis koncertojn ekzemple Johann Strauß (patro), Johann Strauß (filo), Joseph Lanner, Ferenc Erkel, Franz Liszt. En 1842 oni aranĝis ĉi tie ekspozicion pri la hungara industrio. Dum la Hungara revolucio de 1848 tie kunvenis la jam sendependa hungara parlamento. En 1849 la aŭstroj kanonadis la palacon ĝis la ruiniĝo. Spite tion la urba germanlingva teatro uzis kelkfoje la iaman palacon, poste gimnazio de Flóris Ferenc Rómer.

En 1860 oni plene malkonstruis la palacon por konstrui pli novan. Vidu plu: Palaco Vigadó.

Fontoj[redakti | redakti fonton]