Palais Mamming Museum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palais Mamming Museum
muzeo • muzeo de historio • etnografia muzeo • arta muzeo • museum of a public entity
Lando Italio vd
Situo Meran
Adreso piazza Duomo 6, 39012 Merano
Poŝtkodo 39012
Posedanto Meran vd
Koordinatoj 46° 40′ 18″ N, 11° 9′ 57″ O (mapo)46.67158811.165745Koordinatoj: 46° 40′ 18″ N, 11° 9′ 57″ O (mapo)
Palais Mamming Museum (Italio)
Palais Mamming Museum (Italio)
DEC
Palais Mamming Museum
Palais Mamming Museum
Situo de Palais Mamming Museum
Map
Palais Mamming Museum
Jaraj vizitantoj: 6 007 (2020)
Retpaĝo http://www.palaismamming.it/
vdr
Palais Mamming Museum

La Palais Mamming Museum estas la urba muzeo de Merano. Ĝi troviĝas ek de la jaro 2015 sur la supra preĝeja placo en nove restaŭrita baroka palaco.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La daŭra ekspozicio, dividita je 27 sekcioj, prezentas aspektojn de la historio de Merano kaj Tirolo, de la prahistorio ĝis la nuna tempo. Dank' al donacoj de civitanoj kaj kuracgastoj la muzeo posedas ne nur verkojn de konataj pentristoj kiel Friedrich Wasmann kaj Leo Putz, sed ankaŭ kuriozaj kaj valoraj objektoj, kiel egipta mumio, la mortmasko de Napoleono, kolekto de afrikaj armiloj venantaj de de la heredaĵo de Slatin Pascià kaj skribmaŝino de Peter Mitterhofer. La muzeo havas pli ol 100.000 objektojn kaj kolekton de 30.000 antikvaj libroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La merana muzeo estas la plej malnova en Sudtirolo. La asocio Meraner Museumsverein estis fondita en 1899, kaj en la sekva jaro estis malfermita la unua malgranda muzeo en la dometo Glallhäusl sur la Vintro-promenado . La unua direktoro estis la kuracisto Franz Innerhofer, kiu uzis la plejmulton de siaj havaĵoj por la muzeo. Pro spacaj problemoj necesis la konstruado de nova muzeo, kiu estis realigita en la Jahnstrato (nun Galilei-strato), kie la muzeo restis ĝis 1989. Post la fermo de tiu sidejo, malgranda parto de la objektoj estis elmontrita en la eksa gastejo "Roter Adler". En 1991 la municipo de Merano aĉetis la palacon Palais Mamming, por renovigi ĝin kaj poste translokigi la muzeon.

La palaco[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1675 la barono Benedikt Mamming aĉetis du damaĝitajn domojn kaj konstruigis komfortan urban palacon en baroka stilo. Verŝajne la arkitekto estis Karl Delai pri kiu estas konate, ke li laboris por la barono Mamming en la jaro 1680. Origine la domo estis nomita SteinachheimPalais Desfours . La konstruaĵo estas protektita monumento ekde 1951.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]