Palaco Carignano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palazzo Carignano)
Palaco Carignano
Palazzo Carignano
itala palaco • city palace • palazzo museum • Italian national museum • religia muzeo • Q124830411
Lando Italio vd
Situo Torino
Adreso via Accademia delle Scienze, 5 - Torino
Poŝtkodo 10123
Situanta sur Piazza Carignano
Konstrustilo(j) baroka arkitekturo vd
Arkitekto(j) Guarino Guarini vd
Koordinatoj 45° 4′ 8″ N, 7° 41′ 8″ O (mapo)45.0690087.685588Koordinatoj: 45° 4′ 8″ N, 7° 41′ 8″ O (mapo)
Palaco Carignano (Torino)
Palaco Carignano (Torino)
DEC
Palaco Carignano
Palaco Carignano
Situo de Palaco Carignano
Map
Palaco Carignano
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de Residences of the Royal House of Savoy vd
Retpaĝo http://www.polomusealepiemonte.beniculturali.it
vdr
Palaco Carignano.

El palaco Carignano (en itala: Palazzo Carignano) estas palaco en la strato de la Akademio de la Sciencoj (Via Accademia delle Scienze) en Torino en la nordo de Italio. Estas unu de la «Rezidejoj de la reĝa domo de Sabojo» deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko.[1]​ La palaco estis desegnita de la itala arkitekto Guarino Guarini.

Aktuale, la palaco Carignano estas hejmo de la Nacia Muzeo de la Risorgimento (en itala, Museo Nazionale del Risorgimento italiano). Temas pri unu el la plej gravaj italaj historiaj muzeoj. Ĝi estas dediĉita, kiel indikas ties nomo, al la historia periodo de la Risorgimento, nome la politika Unuiĝo de Italio, kiu okazis en la 1860-aj jaroj.

La eksponitaj objektoj estas tre variaj: armiloj, uniformoj, dokumentoj, manuskriptoj kaj figuraj verkoj. La ekspono okupas ĉirkaŭ 3 000 m² distribuitajn en 26 salonoj kaj kovras periodon pli ampleksan ol la Risorgimento mem: la rakonto startas fakte en la 18-a jarcento kaj alvenis ĝis fino de la Dua Mondmilito. La Muzeo havas en sia supera etaĝo ampleksan bibliotekon kiu enhavas grandan nombron de unuarangaj kaj duarangaj fontoj pri la Risorgimento kaj ties epoko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Residencias de la Casa Real de Saboya». UNESCO Culture Sector. Konsultita la 24an de Aprilo 2015.